Franca protektorato de Tunizio

Franca protektorato de Tunizio
12-a de majo 1881 – 20-a de marto 1956

protektorato • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 600 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Franca protektorato de Tunizio en 1913, malhelblue, dum la aliaj francaj afrikaj kolonioj estas helbluaj
Muhammad la 3-a as-Sadik

La Franca protektorato de Tunizio (en franca Protectorat français de Tunisie; en araba الحماية الفرنسية في تونس Al-Ḥimāyah Al-Fransiyyah fī Tūnis) estis establita en 1881, dum la epoko de la Franca kolonia imperio kaj daŭris ĝis la Tunizia sendependiĝo en 1956.

Tunizio formis provincon de la dekadenca Otomana Imperio sed ĝuis ampleksan aŭtonomecon sub la regado de la bejo Muhammad la 3-a as-Sadik.

En 1877, Rusio deklaris militon kontraŭ la Otomana Imperio. Rusia venko permesis la disigon de la otomana imperio, inkludante sendependon por kelkaj landoj el Balkanio kaj internacian diskutadon pri la futuro de la nordafrikaj provincoj.

La Kongreso de Berlino de 1878 interkonsentis por solvi la otomanan aferon. Britio, kvankam malema al totala dismuntado de la Otomana Imperio, proponis al Francio kontrolon de Tunizio, repage por Kipro. Germanio, vidinte la francan postulon kiel vojo por eviti la franccan atenton por revenĝa agado en Eŭropo (kie Francio setis suferinta malvenkon antaŭ Prusio en 1870–1) kaj neinteresata pri la suda Mediteraneo, akceptis permesi al Francio regadi en Tunizio. Italio, kiu havis ekonomiajn interesojn en Tunizio, arde kontraŭis la planon sed malkapablis akceptigi sian volon.

La franca estado en Tunizio venis post kvin jardekoj post la franca okupado de la najbara Alĝerio. Ambaŭ landoj estis estintaj iamaj posedoj de la Otomana Imperio dum tri jarcentoj, kvankam ambaŭ ricevis delonge politikan aŭtonomecon el la Sultano de Konstantinopolo. Antaŭ la alveno de la francoj, Tunizio startis procezon de modernaj reformoj. Post ties okupado fare de la franca registaro, tiu iniciatis plibonigojn ĉe kelkaj areoj, kiaj transporto kaj infrastrukturo, industrio, financoj, publika sansistemo, kaj administrado. Ĉar ĉefe francaj negocoj kaj civitanoj estis favoritaj, tio ne plaĉis al tunizianoj. Tiu kontraŭstaro dekomence esprimiĝis kaj parole kaj prese; sekvis politika organizado. La sendependiga movado estis jam aktiva antaŭ la Unua Mondmilito, kaj pluakiris forton poste. La ĉefa celo estis atingita en 1956.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne